Esperanto(i)
1 Aperis super mi la mano de la Eternulo, kaj elirigis min en la inspiro de la Eternulo, kaj starigis min meze de ebenajxo, kiu estis plena de ostoj.
2 Kaj Li kondukis min cxirkauxe cxirkaux ili; estis tre multe da ili sur la ebenajxo, kaj ili estis tre sekaj.
3 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo! cxu revivigxos cxi tiuj ostoj? Mi respondis:Ho Sinjoro, ho Eternulo, nur Vi tion scias.
4 Kaj Li diris al mi:Profetu pri cxi tiuj ostoj, kaj diru al ili:Ho sekaj ostoj, auxskultu la vorton de la Eternulo!
5 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al cxi tiuj ostoj:Jen Mi venigos en vin spiriton, kaj vi revivigxos;
6 kaj Mi donos al vi tendenojn, Mi kreskigos cxirkaux vi karnon, Mi kovros vin per hauxto, Mi enmetos en vin spiriton, kaj vi revivigxos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
7 Kaj mi profetis, kiel estis ordonite al mi; kaj kiam mi eldiris mian profetajxon, farigxis bruo kaj tumulto, kaj la ostoj komencis alproksimigxadi, cxiu osto al sia osto.
8 Kaj mi vidis:jen sur ili estas tendenoj, kaj elkreskis karno, kaj hauxto kovris ilin supre; sed spirito en ili ne estis.
9 Kaj Li diris al mi:Profetu al la spirito, profetu, ho filo de homo, kaj diru al la spirito:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:El la kvar ventoj venu, ho spirito, kaj ekblovu sur cxi tiujn mortigitojn, por ke ili revivigxu.
10 Kaj mi profetis, kiel Li ordonis al mi; kaj eniris en ilin spirito, kaj ili revivigxis kaj starigxis sur siaj piedoj, tre, tre granda armeo.