Ezekiel 29:14-16

Esperanto(i) 14 kaj Mi revenigos la forkaptitajn Egiptojn, kaj revenigos ilin en la landon Patros, en la landon de ilia deveno, kaj ili tie estos humila regno. 15 GXi estos humila inter la aliaj regnoj, kaj gxi ne plu sin tenos alte super la nacioj; Mi faros gxin malgranda, por ke gxi ne regu super la nacioj. 16 Kaj gxi ne plu estos por la domo de Izrael fidatajxo, rememoriganta iliajn malbonagojn, kiam ili sin turnadis al gxi; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.