Ezekiel 19:11-14

Esperanto(i) 11 Kaj elkreskis al gxi brancxoj tiel fortikaj, ke ili tauxgis kiel sceptroj de regantoj, kaj alte levigxis gxia trunko inter la brancxaro; kaj gxi estis bone videbla pro sia alteco kaj pro la multo de siaj brancxoj. 12 Sed en kolero oni gxin elsxiris kaj jxetis sur la teron, kaj la orienta vento elsekigis gxiajn fruktojn; derompigxis kaj velksekigxis la fortikaj brancxoj, fajro ilin konsumis. 13 Kaj nun gxi estas transplantita en la dezerton, en landon sekan kaj senakvan. 14 Kaj eliris fajro el unu el gxiaj brancxoj kaj forkonsumis gxiajn fruktojn; kaj jam ne restis sur gxi fortika brancxo por sceptro de regado. Funebra kanto tio estas, kaj gxi restos funebra kanto.