Exodus 7:1-15

Esperanto(i) 1 Sed la Eternulo diris al Moseo:Vidu, mi faris vin dio por Faraono; kaj via frato Aaron estos via profeto. 2 Vi parolos cxion, kion Mi ordonos al vi; kaj via frato Aaron parolos al Faraono, ke li ellasu la Izraelidojn el sia lando. 3 Sed Mi malmoligos la koron de Faraono, kaj Mi multigos Miajn signojn kaj Miajn miraklojn en la lando Egipta. 4 Kaj Faraono vin ne auxskultos, kaj Mi metos Mian manon sur Egiptujon, kaj Mi elirigos Mian militistaron, Mian popolon, la Izraelidojn, el la lando Egipta per grandaj jugxoj. 5 Kaj la Egiptoj sciigxos, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi etendos Mian manon super la Egiptojn kaj elirigos la Izraelidojn el inter ili. 6 Kaj Moseo kaj Aaron faris, kiel ordonis al ili la Eternulo; tiel ili faris. 7 Moseo havis la agxon de okdek jaroj, kaj Aaron havis la agxon de okdek tri jaroj, kiam ili parolis al Faraono. 8 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante: 9 Se Faraono diros al vi, ke vi faru miraklon, tiam diru al Aaron:Prenu vian bastonon kaj jxetu gxin antaux Faraonon; gxi farigxos serpento. 10 Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj faris tiel, kiel ordonis la Eternulo. Aaron jxetis sian bastonon antaux Faraonon kaj antaux liajn servantojn, kaj gxi farigxis serpento. 11 Tiam ankaux Faraono alvokis la sagxulojn kaj sorcxistojn; kaj ankaux ili, la Egiptaj sorcxistoj, per siaj sorcxoj faris tiel. 12 CXiu el ili jxetis sian bastonon, kaj ili farigxis serpentoj; sed la bastono de Aaron englutis iliajn bastonojn. 13 Kaj malmoligxis la koro de Faraono, kaj li ne auxskultis ilin, kiel diris la Eternulo. 14 Tiam la Eternulo diris al Moseo:Obstina estas la koro de Faraono, li ne volas forliberigi la popolon. 15 Iru al Faraono matene; li eliros al la akvo; starigxu renkonte al li sur la bordo de la rivero, kaj la bastonon, kiu transformigxis en serpenton, prenu en vian manon.