Exodus 4:10-13

Esperanto(i) 10 Kaj Moseo diris al la Eternulo:Ho, mia Sinjoro, mi ne estas elokventa, nek de hieraux, nek de antauxhieraux, nek de tiu tempo, kiam Vi komencis paroli al Via sklavo; cxar mi havas nelertan busxon kaj nelertan langon. 11 Kaj la Eternulo diris al li:Kiu faris busxon al la homo? aux kiu faras muta aux surda aux vidanta aux blinda? cxu ne Mi, la Eternulo? 12 Kaj nun iru, kaj Mi estos kun via busxo, kaj Mi instruos vin, kion vi devas paroli. 13 Kaj li diris:Ho, mia Sinjoro, sendu iun alian.