Exodus 30:23-38

Esperanto(i) 23 Prenu al vi plej bonajn aromajxojn:da bonodora mirho kvincent siklojn, kaj da aroma cinamo duonon de tio, ducent kvindek, kaj da aroma kano ducent kvindek, 24 kaj da kasio kvincent siklojn laux la mezuro de la sankta siklo, kaj da olivoleo unu hinon. 25 Kaj faru el tio oleon por sanktoleado, kunmetitan sxmirajxon laux la arto de la sxmirajxisto; gxi estu oleo por sanktoleado. 26 Kaj sanktoleu per gxi la tabernaklon de kunveno kaj la keston de atesto, 27 kaj la tablon kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn, kaj la kandelabron kaj gxiajn apartenajxojn, kaj la altaron de incensado, 28 kaj la altaron de bruloferoj kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn, kaj la lavujon kaj gxian piedestalon. 29 Kaj sanktigu ilin, ke ili farigxu plejsanktajxo; cxiu, kiu ektusxos ilin, sanktigxos. 30 Kaj Aaronon kaj liajn filojn sanktoleu, kaj sanktigu ilin, ke ili estu Miaj pastroj. 31 Kaj al la Izraelidoj diru jene:Tio estu por Mi oleo de sanktoleado en viaj generacioj. 32 Sur homan karnon gxi ne estu versxata, kaj laux gxia konsisto ne faru ion similan; gxi estas sankta, gxi estu sankta por vi. 33 Se iu konsistigos ion similan kaj sxmiros per gxi laikon, li ekstermigxu el sia popolo. 34 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Prenu al vi aromajxon:balzamon kaj stakton kaj galbanon bonodoran kaj puran olibanon, po egalaj partoj el cxio; 35 kaj faru el tio incensajxon kunmetitan laux la arto de la sxmirajxisto, bone frotmiksitan, puran, sanktan. 36 Kaj pistu el tio subtilan pulvoron, kaj metu iom el gxi antaux la keston de atesto en la tabernaklo de kunveno, kie Mi aperados al vi; plejsanktajxo gxi estu por vi. 37 Kaj laux la incensajxo, kiun vi faros, ne faru al vi alian similan; sankta gxi estu al vi por la Eternulo. 38 Se iu faros ion similan, por odorigi per gxi, li ekstermigxos el sia popolo.