Exodus 28:9-21

Esperanto(i) 9 Kaj prenu du oniksajn sxtonojn, kaj gravuru sur ili la nomojn de la filoj de Izrael: 10 ses el iliaj nomoj sur unu sxtono kaj la ses ceterajn nomojn sur la dua sxtono, laux la ordo de ilia naskigxo. 11 Per laboro de gravuristoj, kiel sigelila gravurado, gravurigu sur la du sxtonoj la nomojn de la filoj de Izrael; faru ilin cxirkauxataj per kadretoj el oro. 12 Kaj metu la du sxtonojn sur la sursxultrajxojn de la efodo, kiel sxtonojn de memoro pri la filoj de Izrael; kaj Aaron portu iliajn nomojn antaux la Eternulo sur siaj du sursxultrajxoj por memoro. 13 Kaj faru kadretojn el oro; 14 kaj du cxenetojn el pura oro; faru ilin kunigxantaj per siaj finoj, plektitaj; kaj alfortikigu la plektitajn cxenetojn al la kadretoj. 15 Kaj faru jugxan surbrustajxon per artista laboro; simile al la laboro de la efodo faru gxin; el oro, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino faru gxin. 16 Kvarangula gxi estu kaj duobla; manstrecxo estu gxia longo, kaj manstrecxo gxia largxo. 17 Kaj enmetu en gxin enmetajxon el sxtonoj en kvar vicoj. La sxtonoj de vico:rubeno, topazo, kaj smeraldo estu la unua vico; 18 kaj la dua vico:hiacinto, safiro, kaj jaspiso; 19 kaj la tria vico:ligurio, agato, kaj ametisto; 20 kaj la kvara vico:krizolito, kaj onikso, kaj berilo. En oraj kadretoj ili estu laux siaj vicoj. 21 Kaj la sxtonoj estu laux la nomoj de la filoj de Izrael; dek du, laux iliaj nomoj, gravuritaj sigelile, cxiu kun sia nomo, por la dek du triboj.