Exodus 27:9-19

Esperanto(i) 9 Kaj faru korton por la tabernaklo; sur la flanko suda estu kurtenoj por la korto, el tordita bisino; unu flanko havu la longon de cent ulnoj; 10 kaj gxiaj dudek kolonoj kaj iliaj dudek bazoj estu el kupro; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligiloj estu el argxento. 11 Tiel same ankaux sur la norda flanko lauxlonge estu kurtenoj, havantaj la longon de cent ulnoj; kaj dudek kolonoj, kaj por ili dudek bazoj el kupro; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligiloj estu el argxento. 12 Sed lauxlargxe de la korto, sur la flanko okcidenta, estu kurtenoj, havantaj la longon de kvindek ulnoj; dek kolonoj, kaj por ili dek bazoj. 13 Kaj lauxlargxe de la korto, sur la flanko orienta, estu kurtenoj, havantaj la longon de kvindek ulnoj. 14 Kaj kurtenoj, havantaj la longon de dek kvin ulnoj, estu por unu latero; ankaux tri kolonoj, kaj por ili tri bazoj. 15 Kaj por la dua latero estu kurtenoj, havantaj la longon de dek kvin ulnoj; ankaux tri kolonoj, kaj por ili tri bazoj. 16 Kaj por la pordego de la korto estu kovrotuko, havanta la longon de dudek ulnoj, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino, kun brodajxoj; kvar kolonoj, kaj por ili kvar bazoj. 17 CXiuj kolonoj cxirkaux la korto havu ligilojn el argxento, hokojn el argxento, kaj bazojn el kupro. 18 La longo de la korto estu cent ulnoj, la largxo cxie kvindek, kaj la alto kvin ulnoj; cxio estu farita el tordita bisino, kaj la bazoj estu el kupro. 19 CXiuj vazoj de la tabernaklo, por cxiuj servoj, kaj cxiuj gxiaj najloj kaj cxiuj najloj de la korto, estu el kupro.