Exodus 25:10-15

Esperanto(i) 10 Kaj ili faru keston el akacia ligno; du ulnoj kaj duono estu gxia longo, kaj unu ulno kaj duono gxia largxo, kaj unu ulno kaj duono gxia alto. 11 Kaj tegu gxin per pura oro, interne kaj ekstere tegu gxin, kaj faru sur gxi oran kronon cxirkauxe. 12 Kaj fandu por gxi kvar orajn ringojn, kaj alfortikigu ilin sur gxiaj kvar anguloj:du ringojn sur unu gxia flanko kaj du ringojn sur gxia alia flanko. 13 Kaj faru stangojn el akacia ligno kaj tegu ilin per oro. 14 Kaj metu la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la kesto, por porti la keston per ili. 15 En la ringoj de la kesto devas esti la stangoj; ili ne estu prenataj for de gxi.