Esther 5:1-14

Esperanto(i) 1 En la tria tago Ester vestis sin regxe, kaj starigxis sur la interna korto de la regxa domo, kontraux la domo de la regxo. La regxo sidis sur sia regxa trono en la regxa domo, kontraux la enirejo de la domo. 2 Kiam la regxo ekvidis la regxinon Ester, starantan sur la korto, sxi trovis favoron en liaj okuloj, kaj la regxo etendis al Ester la oran sceptron, kiu estis en lia mano; tiam Ester aliris, kaj ektusxis la pinton de la sceptro. 3 Kaj la regxo diris al sxi:Kio estas al vi, ho regxino Ester, kaj kia estas via peto? se tio estas ecx duono de la regno, gxi estos donita al vi. 4 Kaj Ester respondis:Se al la regxo placxas, la regxo kune kun Haman venu hodiaux al la festeno, kiun mi faris por li. 5 Tiam la regxo diris:Venigu plej rapide Hamanon, por plenumi tion, kion diris Ester. Kaj la regxo kaj Haman venis al la festeno, kiun faris Ester. 6 Kaj la regxo diris al Ester dum la trinkado de vino:Kion vi petas? tio estos donita al vi; kaj kia estas via deziro? gxis duono de la regno gxi estos plenumita. 7 Ester respondis kaj diris:Jen estas mia peto kaj deziro: 8 se mi akiris favoron en la okuloj de la regxo, kaj se al la regxo placxas plenumi mian peton kaj fari mian deziron, la regxo kun Haman venu al la festeno, kiun mi faros por ili; kaj morgaux mi faros, kion la regxo diris. 9 Haman eliris en tiu tago, gaja kaj bonhumora. Sed kiam Haman ekvidis Mordehxajon cxe la regxa pordego, kaj tiu ne levigxis kaj ne movigxis antaux li, tiam Haman plenigxis de kolero kontraux Mordehxaj. 10 Tamen Haman detenis sin, kaj iris hejmen. Kaj li sendis, kaj venigis al si siajn amikojn kaj sian edzinon Zeresx. 11 Kaj Haman rakontis al ili pri sia granda ricxeco, pri la multo de siaj filoj, kaj pri cxio, per kio la regxo lin altigis kaj starigis lin super la princoj kaj servantoj de la regxo. 12 Kaj Haman diris:Ecx la regxino Ester invitis kun la regxo al la festeno, kiun sxi faris, neniun krom mi; ankaux por morgaux mi estas invitita al sxi kun la regxo. 13 Sed cxio cxi tio ne kontentigas min tiel longe, kiel mi vidas, ke la Judo Mordehxaj sidas cxe la pordego de la regxo. 14 Tiam diris al li lia edzino Zeresx kaj cxiuj liaj amikoj:Oni pretigu arbon, havantan la alton de kvindek ulnoj, kaj matene diru al la regxo, ke oni pendigu sur gxi Mordehxajon; kaj poste iru gaje kun la regxo al la festeno. Tio placxis al Haman, kaj li pretigis la arbon.