Ephesians

Esperanto(i) 1 Pauxlo, apostolo de Jesuo Kristo per la volo de Dio, al la sanktuloj, kiuj estas en Efeso, kaj al la fideluloj en Kristo Jesuo: 2 Graco estu al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo. 3 Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu benis nin per cxia beno spirita en la cxielejoj en Kristo; 4 kiel Li elektis nin en li antaux la fondo de la mondo, por ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj antaux Li en amo; 5 antauxdestininte nin por filadopto per Jesuo Kristo al Si mem, laux la aprobo de Sia volo, 6 al la lauxdo de la gloro de Lia graco, per kiu Li favoris nin en la Amata; 7 en kiu ni havas la elacxeton per lia sango, la pardonon de niaj pekoj, laux la ricxo de lia graco, 8 kiun li abundigis al ni en cxia sagxeco kaj prudento, 9 sciiginte al ni la misteron de Lia volo, laux Lia bonvolo, kiun Li antauxdecidis en li, 10 por dispono en la pleneco de la tempo, por sumigi en Kristo cxion, kio estas en la cxieloj kaj sur la tero; 11 en li, en kiu ni farigxis heredajxo, destinite laux la antauxdecido de Tiu, kiu cxion faras laux la intenco de Sia volo; 12 por ke ni estu por la lauxdo de Lia gloro, ni, kiuj antauxe esperis en Kristo; 13 en kiu vi ankaux esperas, auxdinte la vorton de la vero, la evangelion de via savo; al kiu ankaux kredinte, vi estas sigelitaj per la Sankta Spirito de promeso, 14 kiu estas antauxgarantiajxo de nia heredajxo, por la elacxeto de la posedajxo, por lauxdo de Lia gloro. 15 Pro tio mi ankaux, auxdinte pri via fido al la Sinjoro Jesuo, kaj via amo al cxiuj sanktuloj, 16 ne cxesas danki pro vi, vin nomante en miaj pregxoj; 17 por ke la Dio de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de gloro, donu al vi spiriton de sagxeco kaj malkasxo en la konado de Li; 18 dum la okuloj de via koro estas lumigataj, por ke vi sciu, kia estas la espero de Lia voko, kaj kia la ricxeco de la gloro de Lia heredajxo en la sanktuloj, 19 kaj kia la supermezura grandeco de Lia potenco al ni, kiuj kredas, laux la energio de la efikeco de Lia forto, 20 kiun Li faris en Kristo, relevante lin el la mortintoj, kaj sidigante lin dekstre de Li en la cxieloj, 21 multe super cxiu reganto kaj auxtoritato kaj potenco kaj regeco, kaj cxiu nomo nomata, ne nur en cxi tiu mondo, sed ankaux en la estonta; 22 kaj cxion Li metis sub liajn piedojn, kaj donis lin kiel kapon super cxio por la eklezio, 23 kiu estas lia korpo, la pleneco de Tiu, kiu plenigas cxion en cxio.