Ecclesiastes 12

Esperanto(i) 1 Kaj memoru vian Kreinton en la tagoj de via juneco, dum ankoraux ne venis la tagoj de malbono, kaj ne venis la jaroj, pri kiuj vi diros:Mi ne havas plezuron de ili; 2 dum ne mallumigxis la suno, la lumo, la luno, kaj la steloj, kaj ne revenis nuboj post la pluvo; 3 en la tago, kiam ektremos la gardantoj de la domo, kaj malfortigxos la militantoj, kaj cxesos mueli la muelantinoj, cxar estos malmulte da ili, kaj senvidigxos la rigardantinoj tra la fenestroj; 4 kaj fermitaj estos la pordoj al la strato, kiam eksilentos la sonado de la muelsxtono; kaj homo levigxados laux la krio de birdo, kaj mallauxtigxos la sonoj de kantoj; 5 kaj altajxojn ili ektimos, kaj sur la vojo aperos teruroj, kaj ekfloros la migdalarbo, kaj pezigxos la lokusto, kaj malaperos deziro:tiam homo foriros en sian eternan domon, kaj sur la strato marsxos plorantoj; 6 gxis dissxirigxos la argxenta cxeneto, rompigxos la ora lampeto, rompigxos la krucxo cxe la fonto, kaj falos la rado en la puton; 7 kaj la polvo refarigxos tero, kiel gxi estis, kaj la spirito reiros al Dio, kiu gxin donis. 8 Vantajxo de vantajxoj, diris la Predikanto; cxio estas vantajxo. 9 Krom tio, ke la Predikanto estis sagxulo, li ankoraux instruis scion al la popolo; li cxion pesis, esploris, kaj verkis multe da sentencoj. 10 Penis la Predikanto trovi agrablajn parolojn, kaj li skribis gxuste vortojn de vero. 11 La paroloj de sagxuloj estas kiel akraj pintoj, kaj kiel enbatitaj najloj estas la vortoj de publikaj parolistoj; ili estas donitaj de unu pasxtisto. 12 Kaj krom tio, mia filo, akceptu mian instruon, ke se oni volus verki multajn librojn, ne estus fino, kaj multe legi lacigas la korpon. 13 Ni auxskultu la finon de cxio:timu Dion, kaj plenumu Liajn ordonojn, cxar cxi tio estas cxio por la homo. 14 CXar cxiun faron Dio venigos al jugxo, ecx cxion kasxitan, cxu gxi estas bona aux malbona.