Deuteronomy 5:26-31

Esperanto(i) 26 CXar kie ekzistas ia karno, kiu auxdis la vocxon de la vivanta Dio, parolantan el meze de fajro, kiel ni, kaj restis vivanta? 27 Alproksimigxu vi, kaj auxskultu cxion, kion diros la Eternulo, nia Dio; kaj vi transdiros al ni cxion, kion diros la Eternulo, nia Dio, kaj ni auxskultos kaj ni plenumos. 28 Kaj la Eternulo auxdis la vocxon de viaj vortoj, kiam vi parolis al mi; kaj la Eternulo diris al mi:Mi auxdis la vocxon de la vortoj de cxi tiu popolo, kiujn ili diris al vi; bona estas cxio, kion ili diris. 29 Ho, se ilia koro restus cxe ili tia, ke ili timu Min kaj observu cxiujn Miajn ordonojn cxiutempe, por ke estu bone al ili kaj al iliaj filoj eterne! 30 Iru, diru al ili:Reiru en viajn tendojn. 31 Kaj vi cxi tie restu kun Mi, kaj Mi eldiros al vi cxiujn ordonojn kaj legxojn kaj regulojn, kiujn vi instruos al ili, por ke ili plenumadu ilin en la lando, kiun Mi donas al ili kiel posedajxon.