Deuteronomy 4:11-15

Esperanto(i) 11 Tiam vi alproksimigxis kaj starigxis cxe la bazo de la monto, kaj la monto brulis per fajro gxis la mezo de la cxielo, en mallumo, nubo, kaj nebulo. 12 Kaj la Eternulo parolis al vi el meze de la fajro; la vocxon de la vortoj vi auxdis, sed figuron vi ne vidis, nur la vocxon. 13 Kaj Li sciigis al vi Sian interligon, kiun Li ordonis al vi plenumi, la dek ordonojn; kaj Li skribis ilin sur du sxtonaj tabeloj. 14 Kaj al mi la Eternulo en tiu tempo ordonis instrui al vi la legxojn kaj regulojn, por ke vi plenumadu ilin en la lando, en kiun vi iras, por ekposedi gxin. 15 Gardu do bone viajn animojn:cxar vi vidis nenian figuron en tiu tago, kiam la Eternulo parolis al vi sur HXoreb el meze de la fajro;