Deuteronomy 3:3-17

Esperanto(i) 3 Kaj la Eternulo, nia Dio, transdonis en nian manon ankaux Ogon, la regxon de Basxan, kaj lian tutan popolon; kaj ni batis lin tiel, ke neniu restis cxe li. 4 Kaj ni militakiris tiam cxiujn liajn urbojn; ne estis urbo, kiun ni ne prenis de ili:sesdek urbojn, la tutan distrikton de Argob, la regnon de Og la Basxana. 5 CXiuj tiuj urboj estis fortikigitaj per alta muro, per pordegoj kaj rigliloj, krom la tre multaj urboj ne fortikigitaj. 6 Kaj ni ekstermis ilin, kiel ni faris al Sihxon, la regxo de HXesxbon, ni ekstermis en cxiu urbo la virojn, la virinojn, kaj la infanojn; 7 sed cxiujn brutojn kaj la rabajxon el la urboj ni prenis al ni, kiel militakirajxon. 8 Kaj ni prenis tiam el la manoj de la du regxoj de la Amoridoj la landon, kiu estas transe de Jordan, de la torento Arnon gxis la monto HXermon 9 (la Cidonanoj nomas HXermonon Sirjon, kaj la Amoridoj nomas gxin Senir), 10 cxiujn urbojn sur la ebenajxo, kaj la tutan Gileadon kaj la tutan Basxanon gxis Salhxa kaj Edrei, urboj de la regno de Og la Basxana. 11 (CXar nur Og, la regxo de Basxan, estis restinta el la resto de la Rafaidoj. Jen estas lia lito, fera lito, jen gxi estas en Raba de la Amonidoj:naux ulnoj estas gxia longeco kaj kvar ulnoj estas gxia largxeco, laux la ulnoj de viro.) 12 Kaj tiun landon ni ekposedis en tiu tempo:de Aroer, kiu estas apud la torento Arnon, kaj duonon de la monto Gilead kun gxiaj urboj mi donis al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj; 13 kaj la ceteran parton de Gilead kaj la tutan Basxanon, la regnon de Og, mi donis al duono de la tribo de Manase, la tutan distrikton de Argob. (La tutan tiun Basxanon oni nomas lando de Rafaidoj. 14 Jair, filo de Manase, prenis la tutan distrikton de Argob gxis la limo de la Gesxuridoj kaj Maahxatidoj, kaj li donis al Basxan laux sia nomo la nomon Vilagxoj de Jair, tiel estas gxis nun.) 15 Kaj al Mahxir mi donis Gileadon. 16 Kaj al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj mi donis de Gilead gxis la torento Arnon, kun la mezo de la valo por limo; ankaux gxis la torento Jabok, limo de la Amonidoj; 17 kaj la stepon, kun Jordan por limo, de Kineret gxis la maro de la ebenajxo, la Sala Maro, cxe la bazo de Pisga en la oriento.