Deuteronomy 2:1-4

Esperanto(i) 1 Kaj ni turnis nin kaj elmovigxis en la dezerton en la direkto al la Rugxa Maro, kiel la Eternulo diris al mi; kaj ni cxirkauxiris la monton Seir dum longa tempo. 2 Kaj la Eternulo diris al mi jene: 3 Suficxe vi cxirkauxiris cxi tiun monton; turnu vin norden; 4 kaj al la popolo donu tian ordonon:Vi preteriros la limon de viaj fratoj la Esavidoj, kiuj logxas sur Seir, kaj ili timos vin; sed gardu vin forte.