Deuteronomy 19:16-21

Esperanto(i) 16 Se kontraux iu starigxos atestanto maljusta, akuzante lin pri krimo, 17 tiam la du homoj, kiuj havas inter si jugxan disputon, starigxu antaux la Eternulo, antaux la pastroj kaj la jugxistoj, kiuj estos en tiu tempo; 18 kaj la jugxistoj bone esploru; kaj se montrigxos, ke la atestanto estas atestanto malvera, ke li akuzis malvere sian fraton: 19 tiam agu kun li tiel, kiel li intencis agi kun sia frato; kaj tiel ekstermu la malbonon el inter vi. 20 Kaj la aliaj auxdos kaj ektimos, kaj ili ne faros plu tian malbonon inter vi. 21 Kaj via okulo ne indulgu:animon pro animo, okulon pro okulo, denton pro dento, manon pro mano, piedon pro piedo.