Deuteronomy 17:8-12

Esperanto(i) 8 Se estos por vi tro malfacila ia jugxa afero inter sango kaj sango, inter proceso kaj proceso, inter frapo kaj frapo, en disputaj aferoj en via urbo:tiam levigxu, kaj iru al la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio; 9 kaj venu al la pastroj Levidoj, kaj al la jugxisto, kiu estos en tiu tempo, kaj demandu, kaj ili diros al vi la jugxan decidon. 10 Kaj agu laux la vorto, kiun ili diros al vi de tiu loko, kiun la Eternulo elektos; kaj observu, ke vi faru cxion, kion ili instruos al vi. 11 Laux la instruo, kiun ili donos al vi, kaj laux la decido, kiun ili diros al vi, agu; de tio, kion ili diros al vi, ne deklinigxu dekstren nek maldekstren. 12 Kiu agos arogante, kaj ne obeos la pastron, kiu staras tie, por servi al la Eternulo, via Dio, aux la jugxiston, tiu homo devas morti; kaj vi ekstermos la malbonon el Izrael.