Deuteronomy 11:20-27

Esperanto(i) 20 kaj skribu ilin sur la fostoj de via domo kaj sur viaj pordegoj; 21 por ke longigxu via vivo kaj la vivo de viaj infanoj sur la tero, pri kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj, ke Li donos gxin al ili, kiel longe estas la cxielo super la tero. 22 Se vi observos cxiujn cxi tiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi plenumi, amante la Eternulon, vian Dion, irante laux cxiuj Liaj vojoj, kaj algluigxante al Li: 23 tiam la Eternulo forpelos de antaux vi cxiujn tiujn popolojn, kaj vi ekposedos popolojn pli grandajn kaj pli fortajn ol vi. 24 CXiu loko, sur kiu ekpasxos via piedo, farigxos via; de la dezerto kaj Lebanon, de la rivero, la rivero Euxfrato, gxis la ekstrema maro estos viaj limoj. 25 Neniu povos kontrauxstari al vi:timon kaj teruron antaux vi la Eternulo venigos sur cxiun teron, sur kiu vi ekpasxos, kiel Li diris al vi. 26 Rigardu, mi proponas al vi hodiaux benon kaj malbenon: 27 benon, se vi auxskultos la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi ordonas al vi hodiaux;