Deuteronomy 11:18-23

Esperanto(i) 18 Metu do cxi tiujn miajn vortojn en vian koron kaj en vian animon, kaj alligu ilin kiel signon al via mano, kaj ili estu kiel memorigajxo inter viaj okuloj. 19 Kaj instruu ilin al viaj filoj, parolante pri ili, kiam vi sidos en via domo kaj kiam vi iros sur la vojo kaj kiam vi kusxigxos kaj kiam vi levigxos; 20 kaj skribu ilin sur la fostoj de via domo kaj sur viaj pordegoj; 21 por ke longigxu via vivo kaj la vivo de viaj infanoj sur la tero, pri kiu la Eternulo jxuris al viaj patroj, ke Li donos gxin al ili, kiel longe estas la cxielo super la tero. 22 Se vi observos cxiujn cxi tiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi plenumi, amante la Eternulon, vian Dion, irante laux cxiuj Liaj vojoj, kaj algluigxante al Li: 23 tiam la Eternulo forpelos de antaux vi cxiujn tiujn popolojn, kaj vi ekposedos popolojn pli grandajn kaj pli fortajn ol vi.