Daniel 4:5-18

Esperanto(i) 5 Sed mi vidis songxon, kiu teruris min, kaj la meditado sur mia lito kaj la vizioj de mia kapo min konsternis. 6 Kaj mi donis ordonon venigi al mi cxiujn sagxulojn de Babel, por ke ili diru al mi la signifon de la songxo. 7 Tiam venis la astrologoj, sorcxistoj, HXaldeoj, kaj divenistoj; mi rakontis al ili la songxon, sed ili ne povis klarigi al mi gxian signifon. 8 Fine venis al mi Daniel, al kiu estis donita la nomo Beltsxacar, laux la nomo de mia dio, kaj kiu havas en si la spiriton de la sanktaj dioj; mi rakontis al li la songxon: 9 Ho Beltsxacar, cxefo de la astrologoj, pri kiu mi scias, ke en vi estas la spirito de la sanktaj dioj kaj nenia kasxitajxo vin embarasas:klarigu al mi la vizion de mia songxo kaj gxian signifon. 10 La vizio de mia kapo sur mia lito estis jena:mi vidis, ke jen meze de la tero staras arbo tre alta; 11 tiu arbo estas bonkreska kaj forta, kaj gxia alto atingas la cxielon, kaj oni gxin vidas gxis la randoj de la tuta tero; 12 gxia foliaro estas bela, kaj multe da fruktoj estas sur gxi, kaj sur gxi trovigxas mangxajxo por cxiuj; en la ombro sub gxi kasxas sin bestoj de la kampo, kaj sur gxiaj brancxoj sidas birdoj de la cxielo, kaj cxiu karno nutras sin de gxi. 13 Kaj mi vidis en la vizioj de mia kapo sur mia lito, ke jen sankta prizorganto malsupreniris de la cxielo, 14 kaj per lauxta vocxo li diris:Dehaku cxi tiun arbon, cxirkauxhaku gxiajn brancxojn, deprenu de gxi la foliaron, kaj disjxetu gxiajn fruktojn, por ke forigxu la bestoj, kiuj estas sub gxi, kaj la birdoj forflugu de gxiaj brancxoj. 15 Sed gxian cxefan radikon restigu en la tero, en cxenoj feraj kaj kupraj, meze de la herbo de la kampo; gxin trinkigu la roso de la cxielo, kaj kune kun la bestoj gxi nutru sin per la herboj de la tero. 16 La homa koro estos prenita for de gxi, kaj gxi ricevos koron bestan, kaj tiel pasos super gxi sep jaroj. 17 Per la ordono de la prizorgantoj tio estas decidita, kaj per la dekreto de la sanktuloj tio estas destinita, por ke la vivantoj sciu, ke la Plejaltulo regas en la regno de la homoj, kaj donas gxin al tiu, al kiu Li volas, kaj starigas super gxi la plej humilan el la homoj. 18 Tian songxon vidis mi, regxo Nebukadnecar. Kaj vi, ho Beltsxacar, diru gxian signifon; cxar neniu el la sagxuloj en mia regno povas klarigi gxian signifon, sed vi povas, cxar vi havas en vi la spiriton de la sanktaj dioj.