Esperanto(i)
35 Kaj li diris al ili:Izraelidoj, estu singardaj rilate al cxi tiuj homoj pri tio, kion vi celas fari.
36 CXar antaux cxi tiuj tagoj levigxis Teuxdas, dirante, ke li estas ia persono; kaj al li aligxis nombro da viroj, cxirkaux kvarcent; kaj li pereis; kaj cxiuj, kiuj lin obeis, dispeligxis kaj nuligxis.
37 Post tiu levigxis Judas, Galileano, en la tagoj de la registrado, kaj fortiris post si homojn; li ankaux pereis, kaj cxiuj, kiuj lin obeis, dispeligxis.
38 Kaj nun mi diras al vi:Detenu vin de cxi tiuj homoj, kaj lasu ilin; cxar, se cxi tiu intenco aux cxi tiu laboro estas de homoj, gxi renversigxos;
39 sed se gxi estas de Dio, vi ilin ne povos renversi; aux eble iel vi trovigxos batalantaj kontraux Dio.