Acts 5:29-32

Esperanto(i) 29 Tiam Petro kaj la apostoloj responde diris:Oni devas obei Dion prefere ol homojn. 30 La Dio de niaj patroj levis Jesuon, kiun vi pereigis, pendigante lin sur lignajxo. 31 Lin altigis Dio per Sia dekstra mano, por esti Estro kaj Savanto, por doni al Izrael penton kaj pardonadon de pekoj. 32 Kaj ni estas atestantoj de cxi tiuj vortoj, kiel ankaux estas la Sankta Spirito, kiun Dio donis al tiuj, kiuj Lin obeas.