Acts 28:23-28

Esperanto(i) 23 Kaj difininte tagon por li, ili grandnombre venis al li en lian logxejon; kaj li faris al ili klarigon, atestante la regnon de Dio, kaj penante konvinki ilin pri Jesuo, el la legxo de Moseo kaj el la profetoj, de mateno gxis vespero. 24 Kaj unuj kredis la parolitajxojn, kaj aliaj ne kredis. 25 Kaj ne konsentante inter si, ili foriris, post kiam Pauxlo parolis unu vorton:Bone parolis la Sankta Spirito per la profeto Jesaja al viaj patroj, 26 dirante: Iru al tiu popolo, kaj diru: Auxdante, vi auxdos, sed ne komprenos; Kaj vidante, vi vidos, sed ne rimarkos; 27 CXar la koro de tiu popolo grasigxis, Kaj iliaj oreloj auxdas malklare, Kaj siajn okulojn ili fermis, Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, Kaj por ke ili ne auxdu per siaj oreloj, Kaj por ke ili ne komprenu per sia koro, Kaj por ke ili ne konvertigxu, Kaj por ke Mi ne sanigu ilin. 28 Certigxu do al vi, ke cxi tiu savado de Dio estas sendata al la nacianoj, kaj ili auxskultos.