Acts 28

Esperanto(i) 1 Kaj kiam ni savigxis, tiam ni sciigxis, ke la insulo estas nomata Melita. 2 Kaj la barbaroj montris al ni neordinaran bonecon; cxar ili ekbruligis fajron kaj akceptis nin cxiujn pro la tiama pluvo kaj pro la malvarmeco. 3 Sed kiam Pauxlo kolektis faskon da vergoj kaj metis gxin sur la fajron, vipuro, elveninte de la varmo, alkrocxigxis al lia mano. 4 Kaj kiam la barbaroj vidis la beston pendantan de lia mano, ili diris unu al alia:Sendube cxi tiu viro estas mortiginto, al kiu, kvankam li savigxis de la maro, tamen Justeco ne permesas vivi. 5 Sed li forskuis la beston en la fajron, kaj ne suferis malbonon. 6 Sed ili atendis, ke li sxvelos aux falos subite mortinta; sed longe atendinte, kaj vidinte, ke nenia malbono okazas al li, ili sxangxis sian opinion, kaj diris, ke li estas dio. 7 Proksime de tiu loko estis bieno, apartenanta al la estro de la insulo; lia nomo estis Publio; li akceptis nin kaj amike gastigis nin tri tagojn. 8 Kaj la patro de Publio kusxis malsana de febro kaj disenterio; al li Pauxlo eniris, kaj pregxis, kaj, metinte la manojn sur lin, sanigis lin. 9 Kaj post tiu faro, ankaux ceteraj insulanoj, kiuj havis malsanojn, venis kaj estis sanigitaj; 10 cxi tiuj ankaux honoris nin per multaj honoroj; kaj kiam ni ekveturis, ili sursxipigis cxion, kion ni bezonis. 11 Kaj post tri monatoj ni ekveturis en sxipo Aleksandria, kiu travintris cxe la insulo; kaj gxia insigno estis la GXemeloj. 12 Kaj albordigxinte cxe Sirakuso, ni restis tie tri tagojn. 13 Kaj de tie ni cxirkauxiris kaj alvenis en Region; kaj post unu tago ekblovis suda vento, kaj la duan tagon ni venis al Puteoli, 14 kie ni trovis fratojn kaj estis petataj resti cxe ili sep tagojn, kaj tiel poste ni vojagxis al Romo. 15 Kaj de tie la fratoj, auxdinte pri ni, venis al ni renkonte gxis la Vendejo de Apio kaj la Tri Gastejoj; kaj vidante ilin, Pauxlo dankis Dion, kaj kuragxigxis. 16 Kaj kiam ni eniris en Romon, al Pauxlo estis permesate logxi sola kun la soldato, kiu lin gardis. 17 Kaj post tri tagoj, li kunvokis tiujn, kiuj estis eminentuloj inter la Judoj; kaj kiam ili kunvenis, li diris al ili:Fratoj, kvankam mi faris nenion kontraux la popolo nek kontraux la moroj de niaj patroj, tamen mi estis transdonita kiel malliberulo el Jerusalem en la manojn de la Romanoj, 18 kiuj, ekzameninte min, volis liberigi min, cxar en mi estis nenio meritanta morton. 19 Sed kiam la Judoj kontrauxparolis, tiam mi estis devigata apelacii al Cezaro; ne kvazaux mi havis ion, pri kio akuzi mian nacion. 20 Pro tio do mi petis vin viziti min kaj kunparoli, cxar pro la espero de Izrael mi portas cxi tiun katenon. 21 Kaj ili diris al li:Ni ne ricevis el Judujo leterojn pri vi, kaj neniu el la fratoj, alveninte, raportis aux parolis pri vi ion malbonan. 22 Sed ni deziras auxdi de vi, kion vi opinias; cxar pri tiu sekto ni scias, ke cxie oni kontrauxparolas al gxi. 23 Kaj difininte tagon por li, ili grandnombre venis al li en lian logxejon; kaj li faris al ili klarigon, atestante la regnon de Dio, kaj penante konvinki ilin pri Jesuo, el la legxo de Moseo kaj el la profetoj, de mateno gxis vespero. 24 Kaj unuj kredis la parolitajxojn, kaj aliaj ne kredis. 25 Kaj ne konsentante inter si, ili foriris, post kiam Pauxlo parolis unu vorton:Bone parolis la Sankta Spirito per la profeto Jesaja al viaj patroj, 26 dirante: Iru al tiu popolo, kaj diru: Auxdante, vi auxdos, sed ne komprenos; Kaj vidante, vi vidos, sed ne rimarkos; 27 CXar la koro de tiu popolo grasigxis, Kaj iliaj oreloj auxdas malklare, Kaj siajn okulojn ili fermis, Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, Kaj por ke ili ne auxdu per siaj oreloj, Kaj por ke ili ne komprenu per sia koro, Kaj por ke ili ne konvertigxu, Kaj por ke Mi ne sanigu ilin. 28 Certigxu do al vi, ke cxi tiu savado de Dio estas sendata al la nacianoj, kaj ili auxskultos. 29 Kaj kiam li diris tion, la Judoj foriris, havante inter si multe da disputado. 30 Kaj li logxadis tutajn du jarojn en sia propra logxejo, kaj li akceptis cxiujn, kiuj eniris al li, 31 predikante la regnon de Dio, kaj instruante la aferojn pri la Sinjoro Jesuo Kristo kun plena maltimo, malhelpate de neniu.