Acts 21:3-6

Esperanto(i) 3 Kaj ekvidinte Kipron kaj lasinte gxin maldekstre, ni veturis al Sirio, kaj elsxipigxis en Tiro; cxar tie la sxipo devis sensxargxigxi. 4 Kaj trovinte la discxiplojn, ni restis tie sep tagojn; kaj tiuj diris al Pauxlo per la Spirito, ke li ne aliru Jerusalemon. 5 Kaj pasiginte la tagojn, ni eliris kaj ekvojagxis; kaj ili cxiuj kune kun edzinoj kaj infanoj akompanis nin gxis ekster la urbo; kaj genuigxinte sur la marbordo, ni pregxis; 6 kaj adiauxinte unuj aliajn, ni ensxipigxis, kaj ili returne iris hejmen.