Acts 19:24-27

Esperanto(i) 24 CXar unu viro, nomata Demetrio, argxentajxisto, kiu faradis argxentajn templetojn de Artemis, liveris al la metiistoj multe da okupo; 25 kaj li kunvenigis ilin, kune kun la samokupaj laboristoj, kaj diris:Ho viroj, vi scias, ke per cxi tiu metio ni havas bonajn enspezojn. 26 Kaj vi vidas kaj auxdas, ke ne sole en Efeso, sed ankaux tra preskaux la tuta Azio, cxi tiu Pauxlo jam influis kaj forturnis multe da homoj, dirante, ke tio, kio estas manfarita, estas ne-dioj; 27 kaj estas dangxero, ne sole ke cxi tiu nia metio estos malestimata, sed ankaux ke la templo de la granda diino Artemis estos malsxatata; kaj eble estos senigita je sia majesto tiu, kiun la tuta Azio kaj la tuta mondo adoras.