Esperanto(i)
1 Post tio li foriris el Ateno kaj alvenis en Korinton.
2 Kaj li trovis Judon, nomatan Akvila, Pontanon laux gento, antaux ne longe venintan el Italujo, kaj Priskilan, lian edzinon, cxar Klauxdio jam ordonis, ke cxiuj Judoj foriru el Romo; kaj li iris al ili;
3 kaj, cxar li estis sammetiisto, li logxis cxe ili, kaj ili laboris, cxar ili estis laux metio tendofaristoj.
4 Kaj li diskutadis en la sinagogo cxiusabate, kaj penis konvinki Judojn kaj Grekojn.
5 Kiam do Silas kaj Timoteo alvenis el Makedonujo, Pauxlo estis premata per la predikado, atestante al la Judoj, ke Jesuo estas la Kristo.
6 Sed kiam ili kontrauxstaris kaj blasfemis, li elskuis siajn vestojn, kaj diris al ili:Via sango estu sur viaj kapoj; mi estas pura; de nun mi iros al la nacianoj.
7 Kaj foririnte de tie, li iris en la domon de homo nomata Tito Justo, kiu adoris Dion, kaj kies domo estis tuj apud la sinagogo.
8 Kaj Krispo, la sinagogestro, kredis al la Sinjoro kune kun cxiuj siaj domanoj; kaj multaj Korintanoj, auxdinte, kredis kaj baptigxis.
9 Kaj la Sinjoro diris per vizio nokte al Pauxlo:Ne timu, sed parolu, kaj ne silentu;
10 cxar mi estas kun vi, kaj neniu vin atakos, por fari al vi malbonon; cxar mi havas multe da homoj en cxi tiu urbo.
11 Kaj li logxis tie jaron kaj ses monatojn, instruante inter ili la vorton de Dio.