Acts 10:10-17

Esperanto(i) 10 kaj li farigxis malsata, kaj deziris mangxi; sed dum oni pretigis, falis sur lin ekstazo; 11 kaj li vidis la cxielon malfermitan, kaj ian ujon malsuprenirantan, kvazaux grandan tukon, mallevatan per la kvar anguloj sur la teron; 12 kaj en gxi trovigxis cxiaj kvarpiedaj bestoj kaj rampajxoj de la tero kaj birdoj de la cxielo. 13 Kaj venis vocxo al li:Levigxu, Petro; bucxu kaj mangxu. 14 Sed Petro diris:Ho ne, Sinjoro, cxar mi neniam mangxis ion profanan aux malpuran. 15 Kaj vocxo venis al li denove duan fojon:Kion Dio purigis, tion vi ne nomu profana. 16 Kaj tio estis farita trifoje; kaj la ujo estis tuj prenita for en la cxielon. 17 Kaj dum Petro spirite embarasigxis, kia povas esti la vizio, kiun li vidis, jen la viroj senditaj de Kornelio, eldemandinte pri la domo de Simon, staris antaux la pordo,