2 Samuel 4:4

Esperanto(i) 4 De Jonatan, filo de Saul, restis filo, kiu havis malsanajn piedojn. Li havis la agxon de kvin jaroj, kiam venis la sciigo pri Saul kaj Jonatan el Jizreel; kiam lia vartistino prenis lin kaj ekkuris, kaj sxi rapidis forkuri, li falis kaj farigxis lama. Lia nomo estis Mefibosxet.