Esperanto(i)
1 La kolero de la Eternulo denove ekflamis kontraux la Izraelidoj, kaj Li incitis Davidon kontraux ili, dirante:Iru, kalkulu Izraelon kaj Jehudan.
2 Kaj la regxo diris al Joab, la militestro, kiu estis cxe li:Iru, mi petas, tra cxiuj triboj de Izrael, de Dan gxis Beer-SXeba, kaj kalkulu la popolon, por ke mi sciu la nombron de la popolo.
3 Tiam Joab diris al la regxo:La Eternulo, via Dio, plimultigu la popolon centoble kompare kun tio, kio estas nun, kaj la okuloj de mia sinjoro tion vidu; sed por kio mia sinjoro la regxo deziras tiun aferon?