2 Samuel 14:5-11

Esperanto(i) 5 Kaj la regxo diris al sxi:Kio estas al vi? Kaj sxi respondis:Ho ve, mi estas vidvino, mia edzo mortis. 6 Sed via sklavino havis du filojn; ili ambaux ekkverelis sur la kampo, kaj cxar estis inter ili neniu savanto, unu frapis la alian kaj mortigis lin. 7 Kaj jen levigxis kontraux vian sklavinon la tuta familio, dirante:Eldonu la fratmortiginton, por ke ni mortigu lin pro la animo de lia frato, kiun li mortigis, kaj ni ekstermu ankaux la heredanton. Tiel ili volas estingi mian karbon, kiu ankoraux restis, por ne restigi al mia edzo nomon nek ian restajxon sur la tero. 8 Tiam la regxo diris al la virino:Iru hejmen, kaj mi donos ordonon pri vi. 9 Sed la virino el Tekoa diris al la regxo:Sur mi, mia sinjoro, ho regxo, estu la krimo, kaj sur la domo de mia patro; sed la regxo kaj lia trono estas senkulpaj. 10 Kaj la regxo diris:Alkonduku al mi tiun, kiu parolas kontraux vi, kaj li ne plu tusxos vin. 11 Kaj sxi diris:La regxo volu memori pri la Eternulo, lia Dio, por ke la sangovengxantoj ne faru pli da pereo kaj ne ekstermu mian filon. Li diris:Mi jxuras per la Eternulo, ke ne falos ecx haro de via filo sur la teron.