2 Samuel 14:17-20

Esperanto(i) 17 Kaj via sklavino diris al si:La vorto de mia sinjoro la regxo donos trankvilecon; cxar kiel angxelo de Dio, tiel estas mia sinjoro la regxo, por distingi la bonon kaj malbonon; kaj la Eternulo, via Dio, estos kun vi. 18 Tiam ekparolis la regxo, kaj diris al la virino:Mi petas, kasxu antaux mi nenion, pri kio mi demandos vin. Kaj la virino diris:Mia sinjoro la regxo volu paroli. 19 Kaj la regxo diris:CXu ne la mano de Joab estas kun vi en cxio cxi tio? Kaj la virino respondis kaj diris:Vere, kiel vivas via animo, mia sinjoro, ho regxo, ne estas eble deklinigxi dekstren nek maldekstren de cxio, kion diris mia sinjoro la regxo; cxar via sklavo Joab tion ordonis al mi, kaj li inspiris al via sklavino cxiujn cxi tiujn vortojn. 20 Por aliformigi la aspekton de la afero, via sklavo Joab tion faris; sed mia sinjoro estas sagxa per sagxeco de angxelo de Dio, kaj scias cxion, kio estas sur la tero.