2 Samuel 12:9-12

Esperanto(i) 9 Kial do vi malsxatis la vorton de la Eternulo, farante malbonon antaux Liaj okuloj? Urijan, la HXetidon, vi mortigis per glavo, kaj lian edzinon vi prenis al vi kiel edzinon, post kiam vi lin mortigis per glavo de la Amonidoj. 10 Nun ne malaperos el via domo la glavo eterne, pro tio, ke vi malsxatis Min, kaj prenis la edzinon de Urija, la HXetido, ke sxi estu via edzino. 11 Tiele diris la Eternulo:Jen Mi venigos sur vin malbonon el via domo; kaj Mi prenos viajn edzinojn antaux viaj okuloj, kaj fordonos al via konkuranto, kaj li kusxos kun viaj edzinoj antaux cxi tiu suno. 12 CXar vi agis sekrete; sed Mi faros tiun aferon antaux la tuta Izrael kaj antaux la suno.