2 Kings 9:1-3

Esperanto(i) 1 La profeto Elisxa alvokis unu el la profetidoj, kaj diris al li:Zonu viajn lumbojn, kaj prenu en vian manon cxi tiun vazon kun oleo, kaj iru en Ramoton en Gilead. 2 Kiam vi venos tien, elsercxu tie Jehun, filon de Jehosxafat, filo de Nimsxi, kaj aliru kaj starigu lin el meze de liaj fratoj kaj enkonduku lin en la plej internan cxambron. 3 Kaj prenu la vazon kun la oleo kaj versxu sur lian kapon, kaj diru:Tiele diras la Eternulo:Mi sanktoleis vin regxo super Izrael. Poste malfermu la pordon kaj forkuru, ne prokrastu.