2 Kings 8

Esperanto(i) 1 Elisxa diris al la virino, kies filon li revivigis, jene:Levigxu kaj iru, vi kaj via domo, kaj logxu kelkan tempon tie, kie vi povos logxi; cxar la Eternulo alvokos malsaton, kaj gxi venos en la landon por sep jaroj. 2 Kaj la virino levigxis kaj faris laux la vorto de la homo de Dio, kaj sxi iris, sxi kaj sxia domo, kaj logxis en la lando de la Filisxtoj sep jarojn. 3 Post la paso de la sep jaroj la virino revenis el la lando de la Filisxtoj, kaj sxi iris, por klopodi cxe la regxo pri sia domo kaj pri sia kampo. 4 La regxo tiam parolis kun Gehxazi, la junulo de la homo de Dio, dirante:Rakontu al mi cxiujn grandajn farojn, kiujn faris Elisxa. 5 Dum li estis rakontanta al la regxo, ke tiu revivigis mortinton, jen la virino, kies filon li revivigis, ekpetis la regxon pri sia domo kaj pri sia kampo. Kaj Gehxazi diris:Mia sinjoro, ho regxo, jen estas tiu virino, kaj jen estas sxia filo, kiun Elisxa revivigis. 6 Kaj la regxo demandis la virinon, kaj sxi rakontis al li. Kaj la regxo donis al sxi unu korteganon, dirante:Redonu al sxi cxion, kio apartenas al sxi, kaj cxiujn enspezojn de la kampo de post la tago, kiam sxi forlasis la landon, gxis nun. 7 Elisxa venis en Damaskon. Ben-Hadad, regxo de Sirio, tiam estis malsana. Kaj oni raportis al li, dirante:La homo de Dio venis cxi tien. 8 Tiam la regxo diris al HXazael:Prenu en vian manon donacon, kaj iru renkonte al la homo de Dio, kaj demandu per li la Eternulon, cxu mi resanigxos de cxi tiu malsano. 9 Kaj HXazael iris renkonte al li, kaj prenis donacon en sian manon kaj da cxio plej bona en Damasko tiom, kiom povas porti kvardek kameloj, kaj li venis kaj starigxis antaux li, kaj diris:Via filo Ben-Hadad, regxo de Sirio, sendis min al vi, por demandi:CXu mi resanigxos de cxi tiu malsano? 10 Kaj Elisxa diris al li:Iru, diru al li:Vi resanigxos. Sed la Eternulo montris al mi, ke li mortos. 11 Kaj li fikse rigardis lin, gxis li hontigxis, kaj la homo de Dio ploris. 12 HXazael diris:Kial mia sinjoro ploras? Tiu respondis:CXar mi scias, kian malbonon vi faros al la Izraelidoj:iliajn fortikajxojn vi forbruligos, iliajn junulojn vi mortigos per glavo, iliajn sucxinfanojn vi frakasos, kaj iliajn gravedulinojn vi disfendos. 13 HXazael diris:Kio estas via servanto, la hundo, ke li faru tiun grandan faron? Kaj Elisxa diris:La Eternulo montris al mi, ke vi estos regxo de Sirio. 14 Li foriris de Elisxa kaj venis al sia sinjoro. CXi tiu diris al li:Kion diris al vi Elisxa? Kaj li respondis:Li diris al mi, ke vi resanigxos. 15 Sed la sekvantan tagon li prenis la litkovrilon, kaj trempis gxin en akvo kaj etendis gxin sur lia vizagxo, kaj li mortis. Kaj anstataux li ekregxis HXazael. 16 En la kvina jaro de Joram, filo de Ahxab, regxo de Izrael, post Jehosxafat, regxo de Judujo, ekregxis Jehoram, filo de Jehosxafat, regxo de Judujo. 17 Li havis la agxon de tridek du jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj ok jarojn li regxis en Jerusalem. 18 Li iradis laux la vojo de la regxoj de Izrael, kiel faris la domo de Ahxab, cxar filino de Ahxab estis lia edzino, kaj li faradis malbonon antaux la Eternulo. 19 Tamen la Eternulo ne volis pereigi Judujon, pro Sia servanto David, cxar Li promesis al li doni lumilon al li kaj al liaj filoj por cxiam. 20 En lia tempo la Edomidoj defalis de Judujo kaj starigis super si regxon. 21 Joram iris Cairon kune kun cxiuj siaj cxaroj; kaj li levigxis nokte, kaj venkobatis la Edomidojn, kiuj estis cxirkaux li, kaj la cxarestrojn; kaj la popolo forkuris al siaj tendoj. 22 Tamen la Edomidoj restis defalintaj de Judujo gxis la nuna tago. Tiam defalis ankaux Libna en la sama tempo. 23 La cetera historio de Joram, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo. 24 Kaj Joram ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Ahxazja. 25 En la dek-dua jaro de Joram, filo de Ahxab, regxo de Izrael, ekregxis Ahxazja, filo de Jehoram, regxo de Judujo. 26 La agxon de dudek du jaroj havis Ahxazja, kiam li farigxis regxo, kaj unu jaron li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Atalja, filino de Omri, regxo de Izrael. 27 Kaj li iradis laux la vojo de la domo de Ahxab, kaj faradis malbonon antaux la Eternulo, kiel la domo de Ahxab, cxar li estis boparenco de la domo de Ahxab. 28 Li iris kun Joram, filo de Ahxab, milite kontraux HXazaelon, regxon de Sirio, al Ramot en Gilead; kaj la Sirianoj vundis Joramon. 29 Kaj la regxo Joram revenis, por kuraci sin en Jizreel de la vundoj, kiujn faris al li la Sirianoj en Ramot, kiam li batalis kontraux HXazael, regxo de Sirio. Kaj Ahxazja, filo de Jehoram, regxo de Judujo, iris, por viziti Joramon, filon de Ahxab, en Jizreel, cxar cxi tiu estis malsana.