2 Kings 6:24-29

Esperanto(i) 24 Post tio Ben-Hadad, regxo de Sirio, kolektis sian tutan militistaron, kaj iris kaj eksiegxis Samarion. 25 Estis granda malsato en Samario. Kaj ili siegxis gxin tiel longe, gxis kapo de azeno ricevis la prezon de okdek sikloj, kaj kvarono de kab�o da sterko de kolomboj la prezon de kvin sikloj. 26 Unu fojon la regxo de Izrael iris sur la murego, kaj iu virino ekkriis al li, dirante:Helpu, mia sinjoro, ho regxo! 27 Li respondis:Se la Eternulo vin ne helpas, el kio do mi vin helpos? cxu el la drasxejo aux cxu el la vinpremejo? 28 Kaj la regxo diris al sxi:Kio estas al vi? SXi respondis:CXi tiu virino diris al mi:Donu vian filon, por ke ni mangxu lin hodiaux, kaj mian filon ni mangxos morgaux. 29 Kaj ni kuiris mian filon kaj formangxis lin; sed kiam mi diris al sxi la sekvantan tagon:Donu vian filon, por ke ni lin mangxu, sxi kasxis sian filon.