2 Kings 23:12-15

Esperanto(i) 12 Kaj la altarojn, kiuj estis sur la tegmento de la supra cxambro de Ahxaz, kiujn faris la regxoj de Judujo, kaj la altarojn, kiujn faris Manase en la du kortoj de la domo de la Eternulo, la regxo detruis, kaj li kuris de tie kaj jxetis ilian cindron en la torenton Kidron. 13 Ankaux la altajxojn, kiuj estis antaux Jerusalem, dekstre de la monto de pereo, kaj kiujn arangxis Salomono, regxo de Izrael, por Asxtar, abomenindajxo de la Cidonanoj, kaj por Kemosx, abomenindajxo de la Moabidoj, kaj por Milkom, abomenindajxo de la Amonidoj, la regxo malpurigis. 14 Kaj li disrompis la statuojn kaj dehakis la sanktajn stangojn, kaj plenigis ilian lokon per ostoj de homoj. 15 Ankaux la altaron, kiu estis en Bet-El, kaj la altajxon, kiun arangxis Jerobeam, filo de Nebat, kiu pekigis Izraelon, ankaux tiun altaron kaj la altajxon li detruis, kaj li forbruligis la altajxon kaj faris el gxi polvon kaj forbruligis la sanktan stangon.