2 Kings 19:15-19

Esperanto(i) 15 Kaj HXizkija ekpregxis al la Eternulo, kaj diris:Ho Eternulo, Dio de Izrael, sidanta sur la keruboj! Vi estas la sola Dio super cxiuj regnoj de la tero, Vi kreis la cxielon kaj la teron; 16 klinu, ho Eternulo, Vian orelon, kaj auxskultu; malfermu, ho Eternulo, Viajn okulojn, kaj rigardu; kaj auxdu la vortojn de Sanhxerib, kiujn li sendis, por insulti la Dion vivantan. 17 Estas vero, ho Eternulo, la regxoj de Asirio ruinigis la popolojn kaj ilian teron, 18 kaj jxetis iliajn diojn en fajron; cxar tio estis ne dioj, sed faritajxoj de homaj manoj, ligno kaj sxtono; ili ekstermis ilin. 19 Sed nun, ho Eternulo, nia Dio, savu nin do kontraux liaj manoj, por ke cxiuj regnoj de la tero eksciu, ke Vi, ho Eternulo, estas sola.