2 Kings 14:23-29

Esperanto(i) 23 En la dek-kvina jaro de Amacja, filo de Joasx, regxo de Judujo, ekregxis Jerobeam, filo de Joasx, regxo de Izrael, en Samario, kaj li regxis kvardek unu jarojn. 24 Li faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, ne deturnis sin de cxiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon. 25 Li restarigis la limojn de Izrael de HXamat gxis la maro de la dezerto, konforme al la vorto de la Eternulo, Dio de Izrael, kiun Li diris per Sia servanto Jona, filo de Amitaj, la profeto el Gat-HXefer. 26 CXar la Eternulo vidis, ke la suferado de Izrael estas tre mizera; restis nek sklavo nek liberulo, kaj estis neniu helpanto por Izrael. 27 La Eternulo ne decidis ekstermi la nomon de Izrael el sub la cxielo, kaj Li savis ilin per Jerobeam, filo de Joasx. 28 La cetera historio de Jerobeam, kaj cxio, kion li faris, kaj lia forto, kaj kiel li militis, kaj kiel li revenigis al Izrael Damaskon kaj HXamaton de Judujo, cxio estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael. 29 Kaj Jerobeam ekdormis kun siaj patroj, kun la regxoj de Izrael. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Zehxarja.