2 Corinthians 8:5-11

Esperanto(i) 5 kaj ne kiel ni esperis, sed unue ili sin dedicxis al la Sinjoro, kaj al ni per la volo de Dio. 6 Tiel, ke ni instigis Titon, ke kiel li antauxe komencis, tiel same li perfektigu en vi cxi tiun pluan gracon. 7 Sed kiel al vi cxio abundas:fido kaj parolo kaj scio kaj fervoro kaj via amo al ni, tiel abundu al vi ankaux cxi tiu graco. 8 Mi parolas ne ordonante, sed provante per la fervoro de aliaj la sincerecon de via amo ankaux. 9 CXar vi scias la gracon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke kvankam li estis ricxa, tamen pro vi li farigxis malricxa, por ke vi per lia malricxeco farigxu ricxaj. 10 Kaj en tio mi donas mian opinion; cxar cxi tio utilas por vi, kiuj unuaj komencis, antaux unu jaro, ne nur fari, sed ankaux voli. 11 Sed nun kompletigu la faradon ankaux; tiel ke, kiel estis la volonteco voli, tiel ankaux estu la plenumo el via havo.