2 Corinthians 6

Esperanto(i) 1 Kaj kunlaborante kun li, ni petegas ankaux, ke vi ne vane akceptu la gracon de Dio 2 (cxar Li diris: En tempo de favoro Mi auxskultis vin, Kaj en tago de savo Mi helpis vin; jen nun la tempo de favoro; jen nun la tago de savo); 3 ni donu en nenio okazon por maledifo, por ke oni ne kulpigu nian administradon; 4 sed en cxio ni aprobigu nin, kiel servantoj de Dio, en multa pacienco, en suferoj, en afliktoj, en malfacilajxoj, 5 en batovundoj, en malliberigoj, en tumultoj, en laboroj, en maldormoj, en malsatoj, 6 en cxasteco, en sciado, en pacienco, en afableco, en Spirito Sankta, en amo senhipokrita, 7 en la vorto de vero, en la potenco de Dio; per la armajxo de justeco dekstre kaj maldekstre, 8 per gloro kaj malgloro, per malbonfamo kaj bonfamo; kiel trompantoj, tamen veraj; 9 kiel nekonataj, tamen bone konataj; kiel mortantaj, kaj jen ni vivas; kiel pune korektataj, tamen ne mortigataj; 10 kiel dolorplenaj, tamen cxiam gxojantaj; kiel malricxaj, tamen multajn ricxigantaj; kiel nenion havantaj, tamen posedantaj cxion. 11 Nia busxo estas malfermita al vi, ho Korintanoj, nia koro estas plivastigita. 12 Vi ne estas malvastigitaj en ni, sed vi estas malvastigitaj en viaj propraj internajxoj. 13 Pro rekompenco samspeca do (mi parolas kiel al infanoj) vi ankaux estu plivastigitaj. 14 Ne estigxu kunjuguloj maltauxge kun nekredantoj; cxar kian partoprenon havas justeco kun maljusteco? aux kian komunajxon havas lumo kun mallumo? 15 Kaj kian akordon havas Kristo kun Belial? aux kian kunecon havas kredanto kun nekredanto? 16 Kaj kian konsenton havas templo de Dio kun idoloj? cxar ni estas templo de Dio vivanta; kiel diris Dio:Mi logxos inter ili, kaj Mi iros inter ili; kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo. 17 Tial Eliru el inter ili, kaj estu apartaj, diras la Eternulo, Kaj ne tusxu malpurajxon; Kaj Mi vin akceptos, 18 Kaj Mi estos por vi Patro, Kaj vi estos Miaj filoj kaj filinoj, diras la Eternulo Plejpotenca.