2 Corinthians 4

Esperanto(i) 1 Pro tio, ke ni havas cxi tiun administradon, kiel ni ricevis kompaton, ni ne senkuragxigxas; 2 sed ni formetis la kasxitajn aferojn de honto, ne irante kun ruzeco kaj ne falsante la vorton de Dio, sed per elmontro de la vero rekomendante nin al cxies konscienco antaux Dio. 3 Sed se nia evangelio eble estas vualita, gxi estas vualita rilate al tiuj, kiuj pereas; 4 en kiuj la dio de cxi tiu mondo blindigis la animojn de la nekredantoj, por ke la lumo de la evangelio de la gloro de Kristo, kiu estas la bildo de Dio, ne brilu sur ilin. 5 CXar ni predikadas ne nin mem, sed Kriston Jesuon kiel Sinjoron, kaj nin mem kiel viajn servistojn pro Jesuo. 6 CXar Dio, kiu diris:El mallumo lumo brilos, Tiu brilis en niaj koroj, por doni lumon de la scio de la gloro de Dio en la vizagxo de Jesuo Kristo. 7 Sed ni havas cxi tiun trezoron en argilaj vazoj, por ke la treega grandeco de la potenco estu de Dio, kaj ne de ni mem; 8 ni estas premegataj cxe cxiu flanko, tamen ne enanguligitaj; embarasataj, sed ne konsternataj; 9 persekutataj, sed ne forlasataj; faligataj, sed ne detruataj; 10 cxiam portante en la korpo la mortigxon de Jesuo, por ke la vivo ankaux de Jesuo elmontrigxu en nia korpo. 11 CXar ni, la vivantoj, cxiam estas submetataj al morto pro Jesuo, por ke la vivo ankaux de Jesuo elmontrigxu en nia morta karno. 12 La morto do energias en ni, sed la vivo en vi. 13 Sed havante la saman spiriton de fido laux la skribo:Mi kredis, kaj tial mi parolis; ni ankaux kredas, kaj tial ankaux ni parolas; 14 sciante, ke Tiu, kiu levis la Sinjoron Jesuo, levos nin ankaux kun Jesuo kaj prezentos nin kun vi. 15 CXar cxio estas pro vi, por ke la graco, multobligita per multaj, abundigu la dankon al la gloro de Dio. 16 Pro tio ni ne senkuragxigxas; sed kvankam nia ekstera homo kadukigxas, tamen nia interna homo renovigxas tagon post tago. 17 CXar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro; 18 dum ni rigardas ne la vidatajxojn, sed la nevidatajxojn; cxar la vidatajxoj estas tempaj, sed la nevidatajxoj estas eternaj.