2 Chronicles 9:1-12

Esperanto(i) 1 Kiam la regxino de SXeba auxdis la famon pri Salomono, sxi venis, por elprovi Salomonon per enigmoj, en Jerusalemon, kun tre granda akompanantaro, kun kameloj, portantaj aromajxojn, multe da oro, kaj multekostajn sxtonojn. Kaj sxi venis al Salomono, kaj parolis kun li pri cxio, kion sxi havis sur sia koro. 2 Kaj Salomono solvis al sxi cxiujn sxiajn demandojn; kaj estis nenio, kion Salomono ne scius kaj kion li ne solvus al sxi. 3 Kaj la regxino de SXeba vidis la sagxecon de Salomono, kaj la domon, kiun li konstruis, 4 kaj la mangxajxon de lia tablo kaj la logxejon de liaj sklavoj kaj la oficojn de liaj servantoj kaj iliajn vestojn, liajn vinversxistojn kaj iliajn vestojn, kaj lian iradon, kiam li iris en la domon de la Eternulo; kaj sxi estis tute ravita. 5 Kaj sxi diris al la regxo:Vera estas tio, kion mi auxdis en mia lando pri viaj aferoj kaj pri via sagxeco; 6 mi ne kredis iliajn vortojn, gxis mi venis kaj gxis miaj okuloj ekvidis; sed nun mi vidas, ke oni ne rakontis al mi ecx duonon de via granda sagxeco:vi superas la famon, kiun mi auxdis. 7 Felicxaj estas viaj homoj, kaj felicxaj estas viaj servantoj, kiuj cxiam staras antaux vi kaj auxdas vian sagxecon. 8 Benata estu la Eternulo, via Dio, kiu favoras vin kaj sidigis vin sur via trono kiel regxon antaux la Eternulo, via Dio. Pro amo de via Dio al la Izraelidoj, por fortikigi ilin por cxiam, Li faris vin regxo super ili, por ke vi zorgu pri jugxo kaj justeco. 9 Kaj sxi donacis al la regxo cent dudek kikarojn da oro kaj tre multe da aromajxoj kaj multekostajn sxtonojn; neniam estis aromajxoj similaj al tiuj, kiujn la regxino de SXeba donacis al la regxo Salomono. 10 Kaj la servantoj de HXiram kaj la servantoj de Salomono, kiuj venigis oron el Ofir, venigis ankaux santalan lignon kaj multekostajn sxtonojn. 11 Kaj el la santala ligno la regxo faris sxtuparojn por la domo de la Eternulo kaj por la regxa domo, ankaux harpojn kaj psalterojn por la kantistoj; neniam antauxe oni vidis ion similan en la Juda lando. 12 Kaj la regxo Salomono donis al la regxino de SXeba cxion, kion sxi deziris kaj kion sxi petis, krom tio, kion sxi alportis al la regxo. Kaj sxi foriris returne en sian landon, sxi kaj sxiaj servantoj.