2 Chronicles 6:32

Esperanto(i) 32 Ankaux koncerne aligentulon, kiu ne estas el Via popolo Izrael, sed venos el malproksima lando pro Via granda nomo, pro Via forta mano, kaj pro Via etendita brako, kaj li venos kaj pregxos en cxi tiu domo: