Esperanto(i)
2 En la kvina jaro de la regxo Rehxabeam iris SXisxak, regxo de Egiptujo, kontraux Jerusalemon (cxar ili pekis kontraux la Eternulo)
3 kun mil ducent cxaroj kaj sesdek mil rajdistoj; sennombra estis la popolo, kiu venis kun li el Egiptujo:la Luboj, Sukioj, kaj Etiopoj.
4 Kaj li venkoprenis la fortikigitajn urbojn de Judujo kaj aliris gxis Jerusalem.
5 Tiam la profeto SXemaja venis al Rehxabeam, kaj al la estroj de Judujo, kiuj kolektigxis en Jerusalem pro SXisxak, kaj li diris al ili:Tiele diras la Eternulo:Vi forlasis Min, tial ankaux Mi forlasas vin en la manojn de SXisxak.