2 Chronicles 12:13

Esperanto(i) 13 La regxo Rehxabeam fortikigxis en Jerusalem, kaj li regxis. La agxon de kvardek unu jaroj havis Rehxabeam, kiam li farigxis regxo; kaj dek sep jarojn li regxis en Jerusalem, la urbo, kiun elektis la Eternulo inter cxiuj triboj de Izrael, por estigi tie Sian nomon. La nomo de lia patrino estis Naama, la Amonidino.