1 Thessalonians 4:14-16

Esperanto(i) 14 CXar se ni kredas, ke Jesuo mortis kaj relevigxis, tiel ankaux tiujn, kiuj endormigxis en Jesuo, Dio venigos kun li. 15 CXar ni diras al vi per la vorto de la Sinjoro, ke ni, kiuj estos vivaj, restantaj gxis la alveno de la Sinjoro, tute ne havos lokon antaux la endormigxintoj. 16 CXar la Sinjoro mem malsupreniros de la cxielo, kun signalkrio, kun la vocxo de la cxefangxelo, kaj kun la trumpeto de Dio; kaj la mortintoj en Kristo levigxos la unuaj;