1 Samuel 31:11-13

Esperanto(i) 11 Kiam la logxantoj de Jabesx en Gilead auxdis pri tio, kion faris la Filisxtoj al Saul, 12 tiam cxiuj kuragxuloj levigxis kaj iris tutan nokton kaj prenis la korpon de Saul kaj la korpojn de liaj filoj de la muro de Bet-SXan, kaj venis en Jabesxon kaj forbruligis ilin tie. 13 Kaj ili prenis iliajn ostojn kaj enterigis sub la tamarisko en Jabesx, kaj ili fastis dum sep tagoj.