1 Samuel 31:1-5

Esperanto(i) 1 Dume la Filisxtoj batalis kontraux Izrael; kaj la Izraelidoj forkuris de la Filisxtoj kaj falis mortigitaj sur la monto Gilboa. 2 Kaj la Filisxtoj kuratingis Saulon kaj liajn filojn, kaj la Filisxtoj mortigis Jonatanon kaj Abinadabon kaj Malki-SXuan, filojn de Saul. 3 La batalo fortigxis kontraux Saul; kaj la arkpafistoj trovis lin, kaj li estis forte vundita de la arkpafistoj. 4 Tiam Saul diris al sia armilportisto:Eltiru vian glavon kaj trapiku min per gxi, por ke ne venu tiuj necirkumciditoj, por trapiki min kaj mokmalhonori min. Sed lia armilportisto ne volis, cxar li forte timis. Tiam Saul prenis sian glavon kaj faligis sin sur gxin. 5 Kiam lia armilportisto vidis, ke Saul mortis, li ankaux faligis sin sur sian glavon kaj mortis kune kun li.